1 Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj aŭtoritaton super ĉiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn.2 Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn.3 Kaj li diris al ili:Portu nenion por la vojo-nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn.4 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie loĝu, kaj el tie ekvojaĝu.5 Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraŭ ili.6 Kaj ili, foririnte, trairis la vilaĝojn, ĉie predikante la evangelion kaj sanigante.
Publicidade
Lucas 9
Veja também
Publicidade