1 Ein Psalm Davids, als er vor seinem Sohne Absalom floh.2 Ach, HERR, wie zahlreich sind meine Feinde! Viele stehen wider mich auf;3 viele sagen von meiner Seele: »Sie hat keine Hilfe bei Gott.« (Pause.)4 Aber du, HERR, bist ein Schild um mich, meine Ehre und der mein Haupt emporhebt.5 Ich rufe mit meiner Stimme zum HERRN, und er erhört mich von seinem heiligen Berge. (Pause.)6 Ich habe mich niedergelegt, bin eingeschlafen und wieder erwacht; denn der HERR stützte mich.7 Ich fürchte mich nicht vor Zehntausenden von Kriegsvolk, welche sich ringsum wider mich gelagert haben.8 Stehe auf, o HERR, hilf mir, mein Gott! Denn du hast alle meine Feinde auf den Kinnbacken geschlagen, zerbrochen die Zähne der Gottlosen.9 Der Sieg ist des HERRN. Dein Segen sei über deinem Volk! (Pause.)
1 Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Abŝalom. Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj leviĝis kontraŭ mi!2 Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.3 Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo.4 Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.5 Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.6 Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi.7 Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.8 Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.