1 א   שיר המעלות br אשרי כל-ירא יהוה--    ההלך בדרכיו br

2 ב   יגיע כפיך כי תאכל    אשריך וטוב לך br

3 ג   אשתך כגפן פריה--    בירכתי ביתך br בניך כשתלי זיתים--    סביב לשלחנך br

4 ד   הנה כי-כן יברך גבר--    ירא יהוה br

5 ה   יברכך יהוה מציון    וראה בטוב ירושלם--כל ימי חייך br

6 ו   וראה-בנים לבניך    שלום על-ישראל

1 Kanto de suprenirado. Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laŭ Liaj vojoj.

2 Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj, Feliĉe kaj bone estas al vi.

3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo.

4 Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon.

5 Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo.

6 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!