1 א למנצח לידיתון (לידותון) מזמור לדוד br
2 ב אמרתי-- אשמרה דרכי מחטוא בלשוני br אשמרה לפי מחסום-- בעד רשע לנגדי br
3 ג נאלמתי דומיה החשיתי מטוב וכאבי נעכר br
4 ד חם-לבי בקרבי--בהגיגי תבער-אש דברתי בלשוני br
5 ה הודיעני יהוה קצי--ומדת ימי מה-היא אדעה מה-חדל אני br
6 ו הנה טפחות נתתה ימי-- וחלדי כאין נגדך br אך כל-הבל כל-אדם נצב סלה br
7 ז אך-בצלם יתהלך-איש-- אך-הבל יהמיון br יצבר ולא-ידע מי-אספם br
8 ח ועתה מה-קויתי אדני-- תוחלתי לך היא br
9 ט מכל-פשעי הצילני חרפת נבל אל-תשימני br
10 י נאלמתי לא אפתח-פי כי אתה עשית br
11 יא הסר מעלי נגעך מתגרת ידך אני כליתי br
12 יב בתוכחות על-עון יסרת איש-- ותמס כעש חמודו br אך הבל כל-אדם סלה br
13 יג שמעה תפלתי יהוה ושועתי האזינה-- br אל-דמעתי אל-תחרש br כי גר אנכי עמך תושב ככל-אבותי br [ (Psalms 39:14) יד השע ממני ואבליגה-- בטרם אלך ואינני ]
1 Al la ĥorestro Jedutun. Psalmo de David. Mi diris:Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi.
2 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono; Kaj mia sufero estis mordanta.
3 Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango:
4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.
5 Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato, Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio; Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.
6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos.
7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi.
8 De ĉiuj miaj pekoj liberigu min, Ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sensaĝulo.
9 Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon, Ĉar Vi tion faris.
10 Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas.
11 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj. Nur vantaĵo estas ĉiu homo. Sela.
12 Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; Ĉar migranto mi estas ĉe Vi, Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj.
13 Lasu min, ke mi vigliĝu, Antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti.