1 א מזמור שיר ליום השבת br
2 ב טוב להדות ליהוה ולזמר לשמך עליון br
3 ג להגיד בבקר חסדך ואמונתך בלילות br
4 ד עלי-עשור ועלי-נבל עלי הגיון בכנור br
5 ה כי שמחתני יהוה בפעלך במעשי ידיך ארנן br
6 ו מה-גדלו מעשיך יהוה מאד עמקו מחשבתיך br
7 ז איש-בער לא ידע וכסיל לא-יבין את-זאת br
8 ח בפרח רשעים כמו עשב ויציצו כל-פעלי און להשמדם עדי-עד br
9 ט ואתה מרום-- לעלם יהוה br
10 י כי הנה איביך יהוה-- כי-הנה איביך יאבדו br יתפרדו כל-פעלי און br
11 יא ותרם כראים קרני בלתי בשמן רענן br
12 יב ותבט עיני בשורי br בקמים עלי מרעים-- תשמענה אזני br
13 יג צדיק כתמר יפרח כארז בלבנון ישגה br
14 יד שתולים בבית יהוה בחצרות אלהינו יפריחו br
15 טו עוד ינובון בשיבה דשנים ורעננים יהיו br [ (Psalms 92:16) טז להגיד כי-ישר יהוה צורי ולא-עלתה (עולתה) בו ]
1 Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
2 Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco,
3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo.
4 Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos.
5 Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj.
6 Malklerulo ne scias, Kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj ĉiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
8 Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.
9 Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, Jen Viaj malamikoj pereas, Diskuras ĉiuj malbonaguloj.
10 Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; Mi estas oleita per freŝa oleo.
11 Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; Pri la malbonaguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj.
12 Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
13 Plantitaj en la domo de la Eternulo, Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.
14 Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, Estas sukplenaj kaj freŝaj,
15 Por sciigi, ke la Eternulo estas justa, Mia fortikaĵo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.