1 א לדוד ריבה יהוה את-יריבי לחם את-לחמי br
2 ב החזק מגן וצנה וקומה בעזרתי br
3 ג והרק חנית וסגר לקראת רדפי אמר לנפשי ישעתך אני br
4 ד יבשו ויכלמו מבקשי נפשי יסגו אחור ויחפרו--חשבי רעתי br
5 ה יהיו כמץ לפני-רוח ומלאך יהוה דוחה br
6 ו יהי-דרכם חשך וחלקלקת ומלאך יהוה רדפם br
7 ז כי-חנם טמנו-לי שחת רשתם חנם חפרו לנפשי br
8 ח תבואהו שואה לא-ידע br ורשתו אשר-טמן תלכדו בשואה יפל-בה br
9 ט ונפשי תגיל ביהוה תשיש בישועתו br
10 י כל עצמותי תאמרנה-- יהוה מי כמוך br מציל עני מחזק ממנו ועני ואביון מגזלו br
11 יא יקומון עדי חמס אשר לא-ידעתי ישאלוני br
12 יב ישלמוני רעה תחת טובה שכול לנפשי br
13 יג ואני בחלותם לבושי שק-- עניתי בצום נפשי br ותפלתי על-חיקי תשוב br
14 יד כרע-כאח לי התהלכתי כאבל-אם קדר שחותי br
15 טו ובצלעי שמחו ונאספו br נאספו עלי נכים ולא ידעתי br קרעו ולא-דמו br
16 טז בחנפי לעגי מעוג-- חרק עלי שנימו br
17 יז אדני כמה תראה br השיבה נפשי משאיהם מכפירים יחידתי br
18 יח אודך בקהל רב בעם עצום אהללך br
19 יט אל-ישמחו-לי איבי שקר שנאי חנם יקרצו-עין br
20 כ כי לא שלום ידברו ועל רגעי-ארץ--דברי מרמות יחשבון br
21 כא וירחיבו עלי פיהם אמרו האח האח ראתה עיננו br
22 כב ראיתה יהוה אל-תחרש אדני אל-תרחק ממני br
23 כג העירה והקיצה למשפטי אלהי ואדני לריבי br
24 כד שפטני כצדקך יהוה אלהי ואל-ישמחו-לי br
25 כה אל-יאמרו בלבם האח נפשנו אל-יאמרו בלענוהו br
26 כו יבשו ויחפרו יחדו-- שמחי רעתי br ילבשו-בשת וכלמה-- המגדילים עלי br
27 כז ירנו וישמחו חפצי צדקי br ויאמרו תמיד יגדל יהוה החפץ שלום עבדו br
28 כח ולשוני תהגה צדקך כל-היום תהלתך
1 De David. Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi; Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi.
2 Prenu ŝildon kaj armilojn, Kaj stariĝu, por helpi min.
3 Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj; Diru al mia animo:Via helpo Mi estas.
4 Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi.
5 Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu.
6 Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu.
7 Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.
8 Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin; Por pereo li falu en ĝin.
9 Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo.
10 Ĉiuj miaj ostoj diros:Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?
11 Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.
12 Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraŭ mia animo.
13 Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem.
14 Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis.
15 Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis; Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili ŝiris kaj ne ĉesis.
16 Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn.
17 Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj.
18 Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos.
19 Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.
20 Ĉar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.
21 Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon, Kaj diris:Ha, ha! nia okulo vidis.
22 Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi.
23 Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.
24 Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne ĝoju pri mi.
25 Ili ne diru en sia koro:Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro; Ili ne diru:Ni lin englutis.
26 Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo; Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi.
27 Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru ĉiam:Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.
28 Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj ĉiutage pri Via gloro.