1 א מזמור לאסף br אלהים נצב בעדת-אל בקרב אלהים ישפט br
2 ב עד-מתי תשפטו-עול ופני רשעים תשאו-סלה br
3 ג שפטו-דל ויתום עני ורש הצדיקו br
4 ד פלטו-דל ואביון מיד רשעים הצילו br
5 ה לא ידעו ולא יבינו-- בחשכה יתהלכו br ימוטו כל-מוסדי ארץ br
6 ו אני-אמרתי אלהים אתם ובני עליון כלכם br
7 ז אכן כאדם תמותון וכאחד השרים תפלו br
8 ח קומה אלהים שפטה הארץ כי-אתה תנחל בכל-הגוים
1 Psalmo de Asaf. Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas.
2 Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.
3 Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
4 Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.
5 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
6 Mi diris:Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
7 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
8 Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.