1 א   למה רגשו גוים    ולאמים יהגו-ריק br

2 ב   יתיצבו מלכי-ארץ--    ורוזנים נוסדו-יחד br על-יהוה    ועל-משיחו br

3 ג   ננתקה את-מוסרותימו    ונשליכה ממנו עבתימו br

4 ד   יושב בשמים ישחק    אדני ילעג-למו br

5 ה   אז ידבר אלימו באפו    ובחרונו יבהלמו br

6 ו   ואני נסכתי מלכי    על-ציון הר-קדשי br

7 ז   אספרה אל-חק    יהוה אמר אלי בני אתה--אני היום ילדתיך br

8 ח   שאל ממני--ואתנה גוים נחלתך    ואחזתך אפסי-ארץ br

9 ט   תרעם בשבט ברזל    ככלי יוצר תנפצם br

10 י   ועתה מלכים השכילו    הוסרו שפטי ארץ br

11 יא   עבדו את-יהוה ביראה    וגילו ברעדה br

12 יב   נשקו-בר פן-יאנף ותאבדו דרך--    כי-יבער כמעט אפו br אשרי    כל-חוסי בו

1 Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?

2 Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante:

3 Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn!

4 La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.

5 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:

6 Mi starigis ja Mian reĝon Super Cion, Mia sankta monto.

7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaŭ Mi vin naskis.

8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.

9 Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.

10 Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; Instruiĝu, juĝistoj de la tero!

11 Servu al la Eternulo kun timo, Kaj ĝoju kun tremo.

12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.