1 Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino.

2 Kaj dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,

3 Jesuo, sciante, ke la Patro donis ĉion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,

4 leviĝis de la vespermanĝo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis viŝtukon, kaj sin zonis.

5 Poste li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita.

6 Tiam li venis al Simon Petro. Ĉi tiu diris al li:Sinjoro, ĉu vi lavas al mi la piedojn?

7 Jesuo respondis kaj diris al li:Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos.

8 Petro diris al li:Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo:Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi.

9 Simon Petro diris al li:Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaŭ la manojn kaj la kapon.

10 Jesuo diris al li:Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne ĉiuj.

11 Ĉar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris:Vi ne ĉiuj estas puraj.

12 Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidiĝis, li diris al ili:Ĉu vi scias, kion mi faris al vi?

13 Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, ĉar tia mi estas.

14 Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn.

15 Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi.

16 Vere, vere, mi diras al vi:Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto.

17 Se ĉi tion vi scias, vi estas feliĉaj, se tion vi faras.

1 逾越节以前, 耶稣知道自己离开这世界回到父那里去的时候到了。他既然爱世上属于自己的人, 就爱他们到底。

2 吃晚饭的时候(魔鬼已经把出卖耶稣的意念放在西门的儿子加略人犹大的心里),

3 耶稣知道父已经把万有交在他手中, 并且知道自己从 神而来, 又要回到 神那里去,

4 就起身离席, 脱去外衣, 拿一条手巾束腰。

5 然后他倒了一盆水, 洗门徒的脚, 并且用束腰的手巾擦干。

6 轮到西门.彼得, 彼得就说: "主啊, 你要洗我的脚吗?"

7 耶稣回答: "我所作的, 你现在不知道, 以后就会明白。"

8 彼得说: "不行, 你千万不可洗我的脚! "耶稣说: "如果我不洗你的脚, 你就与我没有关系了。"

9 西门.彼得说: "主啊, 那就不单洗我的脚, 连我的手和头都洗吧! "

10 耶稣说: "洗过澡的人, 全身都洁净, 只需要洗脚就可以了。你们是洁净的, 但不是人人都是这样。"

11 原来耶稣知道谁要出卖他, 所以他说"你们不是人人都是洁净的"。

12 耶稣洗完了门徒的脚, 就穿上外衣, 再坐下来, 对他们说: "我给你们作的, 你们明白吗?

13 你们称呼我‘老师, 主’, 你们说得对, 我本来就是。

14 我是主, 是老师, 尚且洗你们的脚, 你们也应当彼此洗脚。

15 我作了你们的榜样, 是要你们也照着我所作的去行。

16 我实实在在告诉你们, 仆人不能大过主人, 奉差遣的也不能大过差他的人。

17 你们既然知道这些事, 如果去实行, 就有福了。