Publicidade

Salmos 8

1 Al Capo de’ musici. Sulla Ghittea. Salmo di Davide. O Eterno, Signor nostro, quant’è magnifico il tuo nome in tutta la terra! O Tu che hai posta la tua maestà nei cieli.2 Dalla bocca de’ fanciulli e de’ lattanti tu hai tratto una forza, per cagione de’ tuoi nemici, per ridurre al silenzio l’avversario e il vendicatore.3 Quand’io considero i tuoi cieli, opra delle tue dita, la luna e le stelle che tu hai disposte,4 che cos’è l’uomo che tu n’abbia memoria? e il figliuol dell’uomo che tu ne prenda cura?5 Eppure tu l’hai fatto poco minor di Dio, e l’hai coronato di gloria e d’onore.6 Tu l’hai fatto signoreggiare sulle opere delle tue mani, hai posto ogni cosa sotto i suoi piedi:7 pecore e buoi tutti quanti ed anche le fiere della campagna;8 gli uccelli del cielo e i pesci del mare, tutto quel che percorre i sentieri de’ mari.9 O Eterno, Signor nostro, quant’è magnifico il tuo nome in tutta la terra!

1 Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la ĉielon.2 Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.3 Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:4 Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?5 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.6 Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:7 Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,8 La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj.9 Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-10_01-11-40-blue