1 Hc 2.20;Zc 2.13Calai-vos diante de mim, Is 11.11ó ilhas; e Is 40.31renovem os povos as suas forças; Is 34.1;48.16cheguem-se e, então, falem; Is 1.18;43.26;50.8juntos, cheguemo-nos a juízo. 2 Is 41.25;45.1-3;46.11Quem suscitou do Oriente aquele que a Is 42.6justiça chama Jz 4.10;5.15para o seguir? 2Cr 36.23;Ed 1.2Quem faz que as nações se lhe submetam e que ele domine sobre reis? Quem os entrega como Is 17.13;29.5;2Sm 22.43;2Rs 13.7pó à espada dele e como Is 40.24a palha arrebatada do vento ao arco dele. 3 Persegue-os e passa adiante em segurança; sim, por uma vereda que não tinha trilhado com os seus pés. 4 Is 41.26;44.7;46.10Quem produziu e efetuou isso, chamando as gerações desde o princípio? Is 43.10;44.6;Ap 1.8,17;22.13Eu, Jeová, que sou o primeiro e que sou com os últimos, Is 43.13;46.4;48.12sou eu mesmo. 5 Is 41.1;Ez 26.15-16As ilhas viram e temeram; Js 5.1;Sl 67.7as extremidades da terra tremeram; aproximaram-se e vieram. 6 Cada um Jl 3.9-11auxiliou ao seu próximo e cada um disse a seu irmão: Sê forte. 7 Assim, Is 44.13o carpinteiro animou ao Is 40.19ourives, e o que alisa com o martelo, ao que bate na bigorna, dizendo da soldadura: É excelente. Então, o segurou com pregos, Is 40.20;46.7para que não abalasse.
8 Mas tu, Israel, Is 42.19;43.10;44.1-2,21servo meu; tu, Jacó, a quem escolhi; tu, semente de Is 29.22;51.2;63.16Abraão, 2Cr 20.7;Tg 2.23meu amigo; 9 tu a quem Is 11.11tomei das extremidades da terra, e te chamei Is 43.5-7dos seus cantos, e te disse: Tu és Is 42.1;44.1-2meu servo, eu te Dt 7.6;14.2;Sl 135.4escolhi, e não te rejeitei; 10 Is 41.13-14;43.2,5;Dt 20.1;31.6;Js 1.9;Sl 27.1;Rm 8.31não temas, porque eu sou contigo; não te espantes, porque eu sou o teu Deus. Fortalecer-te-ei, Is 41.14;44.2;49.8ajudar-te-ei e sustentar-te-ei com Sl 89.13-14a destra da minha justiça. 11 Eis que envergonhados e confundidos serão Is 45.24;Êx 23.22;Zc 12.3todos os que estão indignados contra ti; serão reduzidos a nada e perecerão Is 17.13;29.5,7,8os que pelejam contra ti. 12 Os que pelejam contra ti, Is 17.14;Jó 20.7-9;Sl 37.35-36buscá-los-ás, porém não os acharás; serão Is 29.20reduzidos a nada e a coisa de nenhum valor os que fazem guerra contra ti. 13 Pois eu, Jeová, teu Deus, Is 42.6;45.1te tomarei pela tua mão direita, dizendo-te: Is 41.10Não temas; eu te ajudarei. 14 Não temas, Jó 25.6;Sl 22.6bichinho de Jacó, nem vós, povozinho de Israel. Eu te ajudarei, diz Jeová, e o Is 35.10;43.14;44.6,22-24teu Redentor é o Santo de Israel. 15 Eis que farei de ti um trilho agudo, novo e armado de dentes; Mq 4.13;Hc 3.12virás a trilhar os Is 42.15;64.1;Jr 9.10;Ez 33.28montes, e fá-los-ás em migalhas, e tornarás os outeiros como folhelho. 16 Jr 51.2Padejá-los-ás, o vento os levará, e o redemoinho os espalhará; Is 25.9;35.10;51.3;61.10tu te regozijarás em Jeová e te gloriarás no Santo de Israel.
17 Os pobres e necessitados buscam Is 43.20;44.3;49.10;55.1água, e não há; e a língua deles seca-se de sede; eu, Jeová, Is 30.19;65.24lhes responderei; eu, o Deus de Israel, Is 42.16;62.12não os desampararei. 18 Abrirei Is 30.25;43.19rios nos altos desnudados e fontes no meio dos vales; tornarei o Is 35.6-7;Sl 107.35deserto num lago de água e a terra sedenta em mananciais de água. 19 Plantarei no deserto o cedro, e a acácia, e a Is 35.1;55.13;60.13murta, e o oleastro; e porei no ermo juntamente o cipreste, o olmeiro e o buxo, 20 Is 40.5;43.10para que vejam e saibam, considerem e entendam juntamente que Is 66.14;Jó 12.9a mão de Jeová fez isso e que o Santo de Israel é o seu autor.
21 Chegai-vos a Is 41.1defender a vossa causa, diz Jeová; alegai as vossas razões, diz o Is 43.15;44.6Rei de Jacó. 22 Is 44.7;45.21;46.10Produzam-nas e anunciem-nos o que há de acontecer; anunciai as Is 43.9coisas passadas, quais são, para que as consideremos e saibamos o fim delas; ou mostrai-nos coisas vindouras. 23 Is 42.9;44.7-8;45.3;Jo 13.19Anunciai as coisas que hão de vir daqui em diante, para que saibamos que sois deuses; Jr 10.5fazei o bem ou fazei o mal, para que, espantados, o contemplemos juntamente. 24 Eis Is 44.9;Sl 115.8;1Co 8.4que vós vindes do nada, Is 41.29;37.19e a vossa obra, daquilo que não é; Pv 3.32;28.9abominação é quem vos escolhe.
25 Do Norte Is 41.2;Jr 50.3suscitei um que já é chegado; do nascente do sol, a um que invoca o meu nome; pisará magistrados como Is 10.6;2Sm 22.43;Mq 7.10;Zc 10.5lodo e como o oleiro pisa o barro. 26 Quem o tem Is 41.22;44.7;45.21anunciado desde o princípio, para que saibamos? Ou dantes, para que digamos: Ele é justo? Hc 2.18-19Não há quem anuncie, tampouco quem mostre ou quem ouça as vossas palavras. 27 Is 48.3-8Eu, como o primeiro, direi a Sião: Ei-los, ei-los; e darei a Jerusalém Is 40.9;44.28;52.7;Na 1.15um mensageiro de boas-novas. 28 Is 50.2;59.16;63.5Quando eu olhar, não há ninguém; mesmo entre eles, não há Is 40.13-14conselheiro Is 46.7que possa responder palavra quando eu lhes perguntar. 29 Eis que todos eles são vaidade; Is 41.24;2.8;17.8as suas obras Is 44.9não são nada; as suas imagens fundidas são Jr 5.13vento e caos.
1 Silentu antaŭ Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortiĝu; ili alproksimiĝu kaj parolu; ni kune iru al juĝo. 2 Kiu vekis el la oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li naciojn kaj detronigis reĝojn, transdonis kiel polvon al lia glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko. 3 Li persekutas ilin, transiras en paco la vojon, sur kiu liaj piedoj ne haltas. 4 Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama. 5 Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de la tero ektremis; ili alproksimiĝis kaj alvenis. 6 Ĉiu helpas sian proksimulon, kaj diras al sia frato: Estu kuraĝa! 7 Kaj la skulptisto kuraĝigas la fandiston, la ladfaristo la forĝiston, kaj li diras: La kuniĝo estas bona; kaj li fortikigas tion per najloj, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
8 Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato, 9 vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de ĝiaj randoj, kaj al kiu Mi diris: Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpuŝis — 10 ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano. 11 Jen hontiĝos kaj malhonoriĝos ĉiuj, kiuj koleras kontraŭ vi; viaj kontraŭuloj fariĝos neniaĵo kaj pereos. 12 Vi serĉos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraŭ vi; la homoj, kiuj batalas kontraŭ vi, fariĝos neniaĵo kaj neekzistaĵo. 13 Ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi: Ne timu, Mi vin helpos. 14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael. 15 Jen Mi faros vin draŝilo akra, nova, dentohava; vi draŝos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumaĵo. 16 Vi disĵetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi ĝojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael. 17 La malriĉuloj kaj senhavuloj serĉas akvon, sed ĝi ne troviĝas; ilia lango sekiĝas de soifo. Mi, la Eternulo, aŭskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin. 18 Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo. 19 En dezerto Mi aperigos cedron, akacion, mirton, kaj olivarbon; Mi starigos en stepo cipreson, abion, kaj bukson kune; 20 por ke ĉiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la Eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis.
21 Prezentu vian juĝaferon, diras la Eternulo; antaŭmetu viajn argumentojn, diras la Reĝo de Jakob. 22 Ili alvenu, kaj diru al ni, kio fariĝos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aŭ sciigu al ni tion, kio estos. 23 Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; ĉu vi faros bonon, ĉu malbonon, ni miros kaj vidos kune. 24 Sed jen vi estas neniaĵo, kaj via agado estas neniaĵo; abomenindaĵon oni elektas en vi.
25 Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la leviĝejo de la suno li proklamas Mian nomon; li paŝas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon. 26 Kiu tion diris antaŭe, por ke ni sciu? kaj antaŭlonge, por ke ni diru: Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu aŭdis viajn vortojn. 27 Mi la unua diris al Cion: Jen ili estas; kaj al Jerusalem Mi donis sciiganton. 28 Mi rigardis, kaj neniu estis; inter ili estis neniu konsilanto, ke Mi povu demandi kaj ili respondu. 29 Jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro, vento kaj senenhavaĵo estas iliaj fanditaj idoloj.