1 Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Eliŝa, dirante:Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si.

2 Kaj Eliŝa diris al ŝi:Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? Ŝi respondis:Via servantino havas en la domo nenion, krom kruĉeto kun oleo.

3 Tiam li diris:Iru, petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte.

4 Kaj venu kaj ŝlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enverŝu en ĉiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin.

5 Kaj ŝi iris de li kaj ŝlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al ŝi, kaj ŝi verŝadis.

6 Kiam la vazoj estis plenaj, ŝi diris al sia filo:Alportu al mi ankoraŭ vazon. Sed li diris al ŝi:Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis.

7 Kaj ŝi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al ŝi:Iru, vendu la oleon kaj pagu vian ŝuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restaĵo.

1 一位先知门徒的妻子哀求以利沙说: "你仆人我的丈夫死了, 你知道你的仆人是敬畏耶和华的。现在债主来要抓我的两个孩子作他的奴仆。"

2 以利沙对他说: "我可以为你作什么呢?告诉我, 你家里有什么呢?"她说: "婢女家中除了一瓶油以外, 什么也没有。"

3 以利沙说: "你到外面去向你所有的邻居借空器皿, 要尽量多借。

4 然后回去, 把你和你儿子关在家里, 你要把油倒在所有器皿里面, 装满了的就放在一边。"

5 于是妇人离开了他, 把自己和儿子关在门内; 她的儿子不住地把器皿拿到她面前, 她就把油倒进去。

6 器皿都倒满了的时候, 她对儿子说: "再拿一个器皿给我。"他对她说: "再没有器皿了。"油就止住了。

7 她去告诉神人, 神人说: "你去把油卖掉, 还清你的债务, 你和你的儿子可以靠着剩下的过活。"