1 En la tria jaro de la reĝado de Jehojakim, reĝo de Judujo, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin.
2 Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, reĝon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon Ŝinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.
3 Kaj la reĝo diris al Aŝpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la reĝa idaro kaj el la nobelaro, li venigu
4 knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por ĉiu saĝaĵo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la reĝo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon Ĥaldean.
5 Kaj la reĝo destinis por ili por ĉiu tago manĝaĵojn de la reĝa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo.
6 El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja.
1 犹大王约雅敬在位第三年, 巴比伦王尼布甲尼撒来到耶路撒冷, 把城围困。
2 主把犹大王约雅敬和 神殿中的一部分器物交在尼布甲尼撒手里, 他就把这些器物带到示拿地的神庙那里, 存放在庙中的宝库里。
3 王吩咐他的太监长亚施毗拿说: "你要从以色列人中, 把一些王室的后裔和贵族带进来;
4 这些年轻人必须没有残疾、英俊、足智多才、有高度学习能力、明察事理, 而且他们必须有能力可以在王宫里工作。你要教他们学习迦勒底的文学和语言。"
5 王指定每日给他们一份御用的佳肴美酒; 又教养他们三年。期满以后, 他们就侍立在王面前。
6 他们中间有犹大人但以理、哈拿尼雅、米沙利、亚撒利雅。