1 Ĉar la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno.

2 Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon.

3 Kaj elirinte ĉirkaŭ la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo;

4 kaj li diris al ili:Vi ankaŭ iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris.

5 Denove elirinte ĉirkaŭ la sesa horo kaj la naŭa, li agis simile.

6 Kaj elirinte ĉirkaŭ la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili:Kial vi staras ĉi tie senokupe la tutan tagon?

7 Ili diris al li:Ĉar neniu nin dungis. Li diris al ili:Vi ankaŭ iru en la vinberejon.

8 Kaj kiam vesperiĝis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto:Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj ĝis la unuaj.

9 Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro.

10 Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro.

11 Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraŭ la domomastro,

12 dirante:Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la varmegon.

13 Sed li responde diris al unu el ili:Amiko, mi ne faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro?

14 Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same, kiel al vi.

15 Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona?

16 Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.

1 "天国好像一个家主, 清早出去雇请工人到他的葡萄园工作。

2 他和工人讲定了一天的工钱是一个银币, 然后派他们到葡萄园去。

3 大约九点钟, 他又出去, 看见还有人闲站在街市上,

4 就对他们说: ‘你们也到葡萄园来吧, 我会给你们合理的工钱。’

5 他们就去了。约在正午和下午三点钟, 他又出去, 也是这样作。

6 下午五点钟左右, 他再出去, 看见还有人站着, 就问他们: ‘你们为什么整天站在这里不去作工?’

7 他们回答: ‘没有人用我们。’他说: ‘你们也到葡萄园来吧。’

8 到了黄昏, 园主对管工说: ‘把工人叫来, 给他们工钱, 从最后的开始, 到最先来的。’

9 那些下午五点钟才开始作工的人来了, 每个人都领到一个银币。

10 最先作工的人也来了, 以为会多得一点, 但每个人也是领到一个银币。

11 他们领到之后, 就埋怨家主, 说:

12 ‘我们整天在烈日之下劳苦, 这些后来的人只工作了一个小时, 你却给他们跟我们一样的工钱。’

13 家主回答他们当中的一个, 说: ‘朋友, 我并没有亏待你。你我不是讲定了一个银币吗?

14 拿你的工钱走吧! 我给那后来的和给你的一样, 是我的主意。

15 难道我不可以照自己的主意用我的财物吗?还是因为我仁慈你就嫉妒呢?’

16 因此, 在后的将要在前, 在前的将要在后。"