Publicidade

Jó 2

IRB20

1 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili, por stariĝi antaŭ la Eternulo. 2 Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi. 3 Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li ĝis nun ankoraŭ estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraŭ li, por pereigi lin senkulpe. 4 Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Haŭto pro haŭto; kaj ĉion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo. 5 Sed etendu Vian manon, kaj tuŝu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. 6 La Eternulo diris al Satano: Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu. 7 Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto. 8 Li prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi, sidante meze de cindro. 9 Kaj lia edzino diris al li: Vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu. 10 Sed li diris al ŝi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

11 Kiam la tri amikoj de Ijob aŭdis pri tiu tuta malfeliĉo, kiu trafis lin, ili iris ĉiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin. 12 Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian voĉon kaj ekploris; kaj ĉiu el ili disŝiris sian veston, kaj ĵetis teron sur sian kapon, turnante sin al la ĉielo. 13 Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li unu vorton; ĉar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.

1 Un giorno i figli di Dio vennero a presentarsi davanti all’Eterno, e anche Satana venne in mezzo a loro a presentarsi davanti all’Eterno. 2 L’Eterno disse a Satana: "Da dove vieni?". E Satana rispose all’Eterno: "Dal percorrere la terra e dal passeggiare per essa". L’Eterno disse a Satana: 3 "Hai notato il mio servo Giobbe? Non ce n’è un altro sulla terra che come lui sia integro, retto, tema Iddio e fugga il male. Egli si mantiene saldo nella sua integrità nonostante tu mi abbia incitato contro di lui per rovinarlo senza nessun motivo". 4 Satana rispose all’Eterno: "Pelle per pelle! L’uomo tutto quello che possiede per la sua vita; 5 ma stendi un pola tua mano, toccagli le ossa e la carne, e vedrai se non ti rinnega in faccia". 6 L’Eterno disse a Satana: "Ecco, egli è in tuo potere; soltanto, rispetta la sua vita". 7 Satana si ritirò dalla presenza dell’Eterno e colpì Giobbe con un’ulcera maligna dalla pianta dei piedi alla sommità del capo; Giobbe prese un coccio per grattarsi, e stava seduto nella cenere. 8 Sua moglie gli disse: "Ancora stai saldo nella tua integrità? 9 Ma lascia stare Iddio, e muori!". 10 Giobbe a lei: "Tu parli da donna insensata! Abbiamo accettato il bene dalla mano di Dio, e rifiuteremmo di accettare il male?". In tutto questo Giobbe non peccò con le sue labbra. 11 Intanto, tre amici di Giobbe, Elifaz di Teman, Bildad di Suac e Zofar di Naama, avendo udito tutti questi mali che gli erano piombati addosso, partirono, ciascuno dal suo paese e si misero d’accordo per andare a confortarlo e a consolarlo. 12 Alzati gli occhi da lontano, essi non lo riconobbero, e piansero ad alta voce; si stracciarono i mantelli e si cosparsero il capo di polvere gettandola verso il cielo. 13 Rimasero seduti a terra, vicino a lui, sette giorni e sette notti; e nessuno di loro gli rivolse la parola, perché vedevano che il suo dolore era molto grande.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-