21 Tiam Petro venis kaj diris al li:Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj?

22 Jesuo diris al li:Mi ne diras al vi:Ĝis sep fojoj; sed:Ĝis sepdekoble sep fojoj.

23 Tial la regno de la ĉielo similas al reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj.

24 Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis ŝuldanto por dek mil talantoj.

25 Sed ĉar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj ĉio, kion li posedis, kaj ke estu pago.

26 Tiam la servisto, falinte, kliniĝis antaŭ li, dirante:Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi ĉion.

27 Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon.

28 Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante:Pagu tion, kion vi ŝuldas.

29 Kaj falinte antaŭ li, la kunservisto petegis lin, dirante:Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi.

30 Sed li ne volis; sed foriris kaj ĵetis lin en malliberejon, ĝis li pagos tion, kio estas ŝuldata.

31 Tiam liaj kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre ĉagreniĝis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro ĉion, kio okazis.

32 Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris:Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min;

33 ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin?

34 Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, ĝis li pagos ĉion al li ŝuldatan.

35 Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato.

21 那时, 彼得前来问耶稣: "主啊, 如果我的弟兄得罪我, 我要饶恕他多少次?七次吗?"

22 耶稣对他说: "我告诉你, 不是七次, 而是七十个七次。

23 因此, 天国好像一个王, 要和他的仆人算帐,

24 刚算的时候, 有人带了一个欠下六千万银币的人来。

25 他没有钱偿还, 主人就下令叫人把他和他的妻子儿女, 以及一切所有的都卖掉, 用来偿还。

26 那仆人就跪下拜他, 说: ‘请宽容我, 我会把一切还给你的。’

27 主人动了慈心, 把那仆人放了, 并且免了他的债。

28 那仆人出来, 遇见一个欠了他一百个银币的仆人, 就抓住他, 扼着他的喉咙, 说: ‘把你欠我的钱还给我。’

29 那和他一同作仆人的就跪下求他, 说: ‘请宽容我, 我会还给你的。’

30 他却不肯, 反而把他带走, 关在监里, 等他把所欠的还清。

31 其他的仆人看见这事, 非常难过, 就去向主人报告这一切事情。

32 于是主人叫他来, 对他说: ‘你这个恶仆, 你求我, 我就免了你欠我的一切。

33 难道你不应该怜悯你的同伴, 好像我怜悯你一样吗?’

34 于是主人大怒, 把他送去服刑, 等他把所欠的一切还清。

35 如果你们各人不从心里饶恕你的弟兄, 我的天父也必这样待你们。"