13 Kaj Jesuo, aŭdinte, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.
14 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.
15 Kaj kiam venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.
16 Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi.
17 Kaj ili diris al li:Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj.
18 Kaj li diris:Alportu ilin ĉi tien al mi.
19 Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.
20 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.
21 Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
13 耶稣听见了, 就离开那里, 独自坐船到旷野去。群众听见了, 就从各城步行来跟随他。
14 耶稣上了岸, 看见一大群人, 就怜悯他们, 医好了他们的病人。
15 黄昏的时候, 门徒前来对他说: "这是旷野的地方, 时间也不早了, 请叫群众散开, 好让他们往村里去, 买自己的食物吧。"
16 耶稣回答: "他们用不着离开, 你们给他们吃吧! "
17 但门徒说: "我们这里除了五个饼和两条鱼, 什么也没有。"
18 他说: "拿过来给我。"
19 于是吩咐群众坐在草地上, 拿起那五个饼两条鱼, 望着天, 祝谢了; 然后把饼擘开, 递给门徒, 门徒又分给群众。
20 大家都吃了, 并且吃饱了, 他们把剩下的零碎拾起来, 装满了十二个篮子。
21 吃的人, 除了妇女和孩子, 约有五千。