1 Viešpatie, paklausyk teisiojo skundo, išgirsk mano šauksmą. Teišgirsta Tavo ausys maldą iš mano neklastingų lūpų.
2 Iš Tavęs teišeina man sprendimas, tegul Tavo akys mato teisybę.
3 Tu ištyrei mano širdį, aplankei mane naktį, išbandei mane ir nieko neradai. Aš nusprendžiau nenusidėti savo burna.
4 Žmonių darbuose pagal Tavo lūpų žodžius aš saugojausi naikintojo takų.
5 Palaikyk mane einantį Tavo takais, kad mano kojos nepaslystų.
6 Šaukiausi Tavęs, nes Tu išklausysi mane, Dieve! Atkreipk į mane savo dėmesį, išgirsk mano kalbą.
7 Parodyk savo nuostabų gailestingumą, Tu, kuris savo dešine gelbsti nuo priešų Tavimi pasitikinčius.
8 Saugok mane kaip savo akies vyzdį, savo sparnų šešėlyje slėpk mane
9 nuo prispaudėjų, nuo mano mirtinų priešų, kurie supa mane.
10 Užsidarę savo taukuose, jie kalba išdidžiai savo lūpomis.
11 Kur tik einame, jie supa mus, įbedę akis stebi ir rengiasi žemėn parblokšti
12 kaip liūtas, tykantis grobio, kaip liūto jauniklis, kuris tupi lindynėje.
13 Kelkis, Viešpatie, juos pasitik ir partrenk; išlaisvink savo kardu mano sielą iš nedorėlių,
14 iš žmoniųsavo ranka, Viešpatie; iš pasaulio žmonių, kurių dalis šiame gyvenime, kurie pripildo savo pilvus Tavo gėrybėmis, jų vaikai sočiai privalgo, perteklių palikdami saviesiems vaikams.
15 O aš Tavo veidą regėsiu savo teisume, pabudęs pasisotinsiu Tavo regėjimu.
1 Preĝo de David. Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion, Donu orelon al mia preĝo el ne malsincera buŝo.
2 De Vi venos mia juĝo; Viaj okuloj rigardos la veremecon.
3 Vi esploras mian koron, ekzamenas ĝin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia buŝo.
4 Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo, Mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj.
5 Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne ŝanceliĝas.
6 Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio; Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon.
7 Montru Vian mirindan favorkorecon, Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la atakantoj.
8 Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min
9 De la malbonuloj, kiuj atakas min, De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.
10 Sian koron ili fermis, Per sia buŝo ili parolas fiere.
11 Kien ni iras, ili nin ĉirkaŭas; Siajn okulojn ili direktas, por ĵeti nin sur la teron.
12 Li similas leonon, kiu avidas akiron, Kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko.
13 Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin; Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,
14 Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.
15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon; Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.