Pular para o conteúdo
Publicidade

Isaías 41

ACF

1 Silentu antaŭ Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortiĝu; ili alproksimiĝu kaj parolu; ni kune iru al juĝo. 2 Kiu vekis el la oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li naciojn kaj detronigis reĝojn, transdonis kiel polvon al lia glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko. 3 Li persekutas ilin, transiras en paco la vojon, sur kiu liaj piedoj ne haltas. 4 Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama. 5 Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de la tero ektremis; ili alproksimiĝis kaj alvenis. 6 Ĉiu helpas sian proksimulon, kaj diras al sia frato: Estu kuraĝa! 7 Kaj la skulptisto kuraĝigas la fandiston, la ladfaristo la forĝiston, kaj li diras: La kuniĝo estas bona; kaj li fortikigas tion per najloj, ke ĝi ne ŝanceliĝu.

8 Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato, 9 vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de ĝiaj randoj, kaj al kiu Mi diris: Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpuŝis 10 ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano. 11 Jen hontiĝos kaj malhonoriĝos ĉiuj, kiuj koleras kontraŭ vi; viaj kontraŭuloj fariĝos neniaĵo kaj pereos. 12 Vi serĉos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraŭ vi; la homoj, kiuj batalas kontraŭ vi, fariĝos neniaĵo kaj neekzistaĵo. 13 Ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi: Ne timu, Mi vin helpos. 14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael. 15 Jen Mi faros vin draŝilo akra, nova, dentohava; vi draŝos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumaĵo. 16 Vi disĵetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi ĝojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael. 17 La malriĉuloj kaj senhavuloj serĉas akvon, sed ĝi ne troviĝas; ilia lango sekiĝas de soifo. Mi, la Eternulo, aŭskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin. 18 Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo. 19 En dezerto Mi aperigos cedron, akacion, mirton, kaj olivarbon; Mi starigos en stepo cipreson, abion, kaj bukson kune; 20 por ke ĉiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la Eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis.

21 Prezentu vian juĝaferon, diras la Eternulo; antaŭmetu viajn argumentojn, diras la Reĝo de Jakob. 22 Ili alvenu, kaj diru al ni, kio fariĝos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; sciigu al ni tion, kio estos. 23 Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; ĉu vi faros bonon, ĉu malbonon, ni miros kaj vidos kune. 24 Sed jen vi estas neniaĵo, kaj via agado estas neniaĵo; abomenindaĵon oni elektas en vi.

25 Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la leviĝejo de la suno li proklamas Mian nomon; li paŝas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon. 26 Kiu tion diris antaŭe, por ke ni sciu? kaj antaŭlonge, por ke ni diru: Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu aŭdis viajn vortojn. 27 Mi la unua diris al Cion: Jen ili estas; kaj al Jerusalem Mi donis sciiganton. 28 Mi rigardis, kaj neniu estis; inter ili estis neniu konsilanto, ke Mi povu demandi kaj ili respondu. 29 Jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro, vento kaj senenhavaĵo estas iliaj fanditaj idoloj.

O Senhor promete salvar o povo de Israel

1 Calai-vos perante mim,

ó ilhas,

e os povos renovem as forças;

cheguem-se, e então falem;

cheguemo-nos

juntos a juízo.

2 Quem suscitou

do oriente o justo

e o chamou

para o seu ? Quem deu as nações

à sua face e o fez dominar

sobre reis? Ele os entregou

à sua espada como o

e como pragana arrebatada

pelo vento

ao seu arco.

3 Ele os persegue e passa

em paz,

por uma vereda por onde os seus

pés nunca tinham caminhado.

4 Quem operou e fez isto,

chamando as gerações desde o princípio? Eu o Senhor,

o primeiro,

e com

os últimos eu mesmo.

5 As ilhas o viram,

e temeram; os fins

da terra tremeram;

aproximaram-se, e vieram.

6 Um ao outro ajudou,

e ao seu irmão disse: Esforça-te.

7 E o artífice animou ao ourives,

e o que alisa com o martelo

ao que bate na bigorna,

dizendo da coisa soldada:

Boa é. Então com pregos a firma,

para que

não venha a mover-se.

8 Porém tu, ó Israel,

servo meu, tu Jacó,

a quem elegi descendência

de Abraão, meu amigo;

9 Tu a quem tomei desde os fins

da terra,

e te chamei dentre os seus mais excelentes,

e te disse:

Tu és o meu servo,

a ti escolhi

e nunca te rejeitei.

10 Não temas, porque eu sou contigo;

não te assombres,

porque eu sou teu Deus;

eu te fortaleço,

e te ajudo,

e te sustento com a destra

da minha justiça.

11 Eis que, envergonhados

e confundidos serão todos os

que se indignaram contra ti;

tornar-se-ão em nada,

e os que contenderem contigo,

perecerão.

12 Buscá-los-ás, porém

não os acharás;

os que pelejarem contigo,

tornar-se-ão em nada,

e como coisa que não é nada,

os que guerrearem contigo.

13 Porque eu, o Senhor teu Deus,

te tomo pela tua mão direita;

e te digo: Não temas,

eu te ajudo.

14 Não temas, tu verme

de Jacó, povozinho

de Israel; eu te ajudo,

diz o Senhor,

e o teu redentor é o Santo

de Israel.

15 Eis que farei

de ti um trilho novo,

que tem dentes agudos;

os montes trilharás

e moerás;

e os outeiros tornarás

como a pragana.

16 Tu os padejarás

e o vento os levará,

e o redemoinho os espalhará;

mas tu te alegrarás

no Senhor e te gloriarás

no Santo de Israel.

17 Os aflitos

e necessitados buscam águas,

e não ,

e a sua língua se seca de sede;

eu o Senhor os ouvirei,

eu, o Deus de Israel

não os

desampararei.

18 Abrirei rios em lugares altos,

e fontes no meio dos vales;

tornarei o deserto em lagos

de águas, e a terra seca

em mananciais de água.

19 Plantarei no deserto o cedro,

a acácia, e a murta, e a oliveira;

porei no ermo juntamente a faia,

o pinheiro e o álamo.

20 Para que todos vejam,

e saibam, e considerem,

e juntamente entendam que a mão

do Senhor fez isto,

e o Santo de Israel o criou.

O Senhor confronta os deuses

21 Apresentai a vossa demanda,

diz o Senhor;

trazei as vossas firmes razões,

diz o Rei de Jacó.

22 Tragam e anunciem-nos as coisas

que hão de acontecer;

anunciai-nos as coisas passadas,

para que atentemos

para elas,

e saibamos o fim delas;

ou fazei-nos ouvir

as coisas futuras.

23 Anunciai-nos as coisas

que ainda hão de vir,

para que saibamos

que sois deuses;

ou fazei bem,

ou fazei mal, para que

nos assombremos,

e juntamente o vejamos.

24 Eis que sois menos do

que nada

e a vossa obra é menos

do que nada;

abominação é quem vos escolhe.

25 Suscitei a um do norte,

e ele de vir;

desde o nascimento do sol invocará o meu nome;

e virá sobre os príncipes,

como sobre o lodo e,

como o oleiro pisa o barro,

os pisará.

26 Quem anunciou isto desde o princípio,

para que o possamos saber,

ou desde antes,

para que digamos:

Justo é? Porém

não quem anuncie,

nem tampouco quem manifeste,

nem tampouco

quem ouça

as vossas palavras.

27 Eu sou o que primeiro direi a Sião:

Eis que ali estão;

e a Jerusalém darei um anunciador

de boas novas.

28 E quando olhei,

não havia ninguém;

nem mesmo entre estes,

conselheiro algum havia a quem perguntasse

ou que me

respondesse palavra.

29 Eis que todos são vaidade;

as suas obras não são coisa alguma;

as suas imagens

de fundição são vento e confusão.

Almeida Corrigida Fiel | acf ©️ 1994, 1995, 2007, 2011 Sociedade Bíblica Trinitariana do Brasil (SBTB). Todos os direitos reservados. Texto bíblico utilizado com autorização. Saiba mais sobre a SBTB. A Missão da SBTB é: Uma cópia da Bíblia Fiel ®️ para cada pessoa. Ajude-nos a cumprir nossa Missão!

Veja também