1 Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. 2 Ĉar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. 3 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj. 4 Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj ili kolektiĝas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako. 5 Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastiĝos via koro; ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro, la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi. 6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; ĉiuj ili venos el Ŝeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos laŭdon al la Eternulo. 7 Ĉiuj ŝafoj de Kedar kolektiĝos ĉe vi; la virŝafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos. 8 Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj? 9 Al Mi celas la insuloj, kaj la ŝipoj de Tarŝiŝ estas antaŭe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian arĝenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris vin glora. 10 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj reĝoj servos al vi; ĉar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas. 11 Kaj ĉiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos ŝlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn reĝojn. 12 Ĉar popolo aŭ regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj. 13 La majesto de Lebanon venos al vi; cipreso, abio, kaj bukso kuniĝos, por ornami la lokon de Mia sanktejo; kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata. 14 Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj ĵetos sin antaŭ viajn piedojn ĉiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael. 15 Anstataŭ tio, ke vi estis forlasita kaj malamata kaj neniu volis preterpasi vin, Mi faros vin fierindaĵo de la mondo, ĝojo de ĉiuj generacioj. 16 Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundaĵo de la reĝoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob. 17 Anstataŭ kupro Mi alportos oron, kaj anstataŭ fero Mi alportos arĝenton, anstataŭ ligno kupron, kaj anstataŭ ŝtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon. 18 Oni ne plu aŭdos pri perforto en via lando, pri malfeliĉo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos savo kaj viajn pordegojn laŭda kanto. 19 La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro. 20 Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kaŝiĝos; ĉar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finiĝos. 21 Kaj via popolo tuta estos justuloj, por eterne ili ekposedos la teron; tio estas markoto de Mia plantado, faro de Miaj manoj, per kiu Mi Min gloros. 22 El la plej malgranda fariĝos milo, kaj el la plej sensignifa fariĝos potenca popolo; Mi, la Eternulo, rapide faros tion en ĝia tempo.
O esplendor da nova Jerusalém
1 Levanta-te, resplandece,
porque vem a tua luz,
e a glória do Senhor vai nascendo
sobre ti;
2 Porque eis
que as trevas cobriram a terra,
e a escuridão os povos;
mas sobre ti o Senhor virá surgindo,
e a sua glória
se verá
sobre ti.
3 E os gentios caminharão
à tua luz,
e os reis
ao resplendor
que te nasceu.
4 Levanta em redor os teus olhos,
e vê; todos estes já se ajuntaram,
e vêm a ti; teus filhos virão
de longe,
e tuas filhas serão criadas ao teu lado.
5 Então o verás,
e serás iluminado,
e o teu coração estremecerá
e se alargará;
porque a abundância
do mar se tornará a ti,
e as riquezas
dos gentios virão a ti.
6 A multidão de camelos te cobrirá,
os dromedários de Midiã e Efá;
todos virão de Sabá;
ouro e incenso trarão,
e publicarão os louvores
do Senhor.
7 Todas as ovelhas
de Quedar se congregarão a ti;
os carneiros
de Nebaiote te servirão;
com agrado subirão
ao meu altar,
e eu glorificarei a casa
da minha glória.
8 Quem são estes que vêm voando
como nuvens, e
como pombas às
suas janelas?
9 Certamente as ilhas me aguardarão,
e primeiro os navios
de Társis,
para trazer teus filhos
de longe,
e com eles a sua prata
e o seu ouro, para o nome
do Senhor teu Deus,
e para o Santo de Israel,
porquanto ele te glorificou.
10 E os filhos
dos estrangeiros edificarão os teus muros,
e os seus reis te servirão;
porque no meu furor te feri,
mas na minha
benignidade tive misericórdia
de ti.
11 E as tuas portas estarão abertas
de contínuo, nem de dia
nem de noite se fecharão;
para que tragam a ti as riquezas
dos gentios,
e, conduzidos
com elas,
os seus reis.
12 Porque a nação e o reino
que não te servirem perecerão;
sim, essas nações serão
de todo assoladas.
13 A glória do Líbano virá a ti;
a faia, o pinheiro,
e o álamo conjuntamente,
para ornarem o lugar
do meu santuário,
e glorificarei o lugar
dos meus pés.
14 Também virão a ti, inclinando-se,
os filhos dos que te oprimiram;
e prostrar-se-ão às plantas
dos teus pés todos os que te desprezaram;
e chamar-te-ão a cidade
do Senhor,
a Sião do Santo de Israel.
15 Em lugar de seres deixada,
e odiada, de modo
que ninguém passava por ti,
far-te-ei uma excelência perpétua,
um gozo
de geração
em geração.
16 E mamarás o leite dos gentios,
e alimentar-te-ás ao peito
dos reis; e saberás
que eu sou o Senhor,
o teu Salvador, e o teu Redentor,
o Poderoso de Jacó.
17 Por cobre trarei ouro,
e por ferro trarei prata,
e por madeira,
bronze, e por pedras,
ferro;
e farei pacíficos os teus oficiais
e justos
os teus
exatores.
18 Nunca mais se ouvirá
de violência na tua terra,
desolação nem destruição
nos teus termos;
mas aos teus muros chamarás Salvação,
e às tuas
portas Louvor.
19 Nunca mais te servirá o sol
para luz do dia nem
com o seu resplendor a lua te iluminará;
mas o Senhor será a tua luz perpétua,
e o teu
Deus a tua
glória.
20 Nunca mais se porá o teu sol,
nem a tua lua minguará;
porque o Senhor será a tua luz perpétua,
e os dias
do teu luto
findarão.
21 E todos os do teu povo serão justos,
para sempre herdarão a terra;
serão renovos por mim plantados,
obra das minhas mãos,
para que eu seja
glorificado.
22 O menor virá a ser mil,
e o mínimo uma nação forte;
eu, o Senhor,
ao seu tempo o
farei prontamente.
Almeida Corrigida Fiel | acf ©️ 1994, 1995, 2007, 2011 Sociedade Bíblica Trinitariana do Brasil (SBTB). Todos os direitos reservados. Texto bíblico utilizado com autorização. Saiba mais sobre a SBTB. A Missão da SBTB é: Uma cópia da Bíblia Fiel ®️ para cada pessoa. Ajude-nos a cumprir nossa Missão!