Pular para o conteúdo
Publicidade

Isaías 42

ACF

1 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj. 2 Li ne krios nek bruos, kaj ne aŭdigos sur la stratoj sian voĉon. 3 Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. Laŭ la vero li faros juĝon. 4 Li ne laciĝos nek fleksiĝos, ĝis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj. 5 Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la ĉielon kaj etendis ĝin, kiu disvastigis la teron kaj ĝiajn produktojn, kiu donis animon sur ĝiaj loĝantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur ĝi: 6 Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj, 7 por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el malliberejo malliberulojn, el domo ŝlosita sidantajn en mallumo. 8 Mi estas la Eternulo, tia estas Mia nomo; kaj Mian honoron Mi ne donos al alia, nek Mian gloron al idoloj. 9 Kio antaŭlonge estis profetita, jen ĝi plenumiĝis, kaj novajn aferojn Mi anoncas; antaŭ ol ili elkreskos, Mi anoncos al vi.

10 Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj ŝipveturas sur la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, insuloj kaj iliaj loĝantoj. 11 Laŭtigu vian voĉon, ho dezerto kaj ĝiaj urboj, la vilaĝoj, en kiuj loĝas Kedar; ĝojkriu la loĝantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku. 12 Ili donu honoron al la Eternulo, kaj Lian gloron ili proklamu sur la insuloj. 13 La Eternulo eliros kiel heroo, kiel homo de milito Li vekos fervoron, Li vokos kaj aŭdigos militan krion, Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj. 14 Longe Mi silentis, estis kvieta, kaj detenis Min; nun Mi krios kiel naskantino, Mi neniigos kaj englutos ĉion. 15 Mi dezertigos montojn kaj montetojn, kaj ilian tutan verdaĵon Mi elsekigos; Mi faros la riverojn insuloj, kaj la lagojn Mi elsekigos. 16 Mi kondukos la blindulojn laŭ vojo, kiun ili ne konas, laŭ irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaŭ ili Mi faros lumo, kaj la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi ilin ne forlasos. 17 Retiros sin malantaŭen, kovriĝos per honto tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditaĵoj: Vi estas niaj dioj.

18 Aŭskultu, ho surduloj; kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu. 19 Sed kiu estas tiel blinda, kiel Mia servanto, kaj surda, kiel la sendato, kiun Mi sendas? kiu estas tiel blinda, kiel Mia elaĉetito, kaj blinda, kiel la servanto de la Eternulo? 20 Vi vidis multe, sed vi ne konservis; viaj oreloj estas malfermitaj, sed ne aŭdas. 21 La Eternulo deziris pro Sia justeco, ke Li faru la leĝon granda kaj glora. 22 Sed tio estas popolo prirabita kaj senhavigita; ili ĉiuj estas ligitaj en kavernoj kaj kaŝitaj en malliberejoj; ili fariĝis rabakiro, kaj neniu ilin savas, kaptitaĵo, kaj neniu diras: Redonu. 23 Kiu el vi atentos ĉi tion, komprenos kaj aŭskultos por la tempo estonta? 24 Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? ĉu ne la Eternulo, kontraŭ kiu ni pekis, ne volis iri laŭ Liaj vojoj kaj ne aŭskultis Lian instruon? 25 Kaj Li elverŝis sur lin la ardon de Sia kolero kaj la potencon de la milito; kaj Li faris brulon ĉirkaŭe de li, sed li ne komprenis; Li ĵetis flamojn sur lin, sed li ne prenis tion al sia koro.

O Servo de Deus

1 Eis aqui o meu servo,

a quem sustenho,

o meu eleito,

em quem se compraz a minha alma;

pus o meu espírito sobre ele;

ele trará justiça

aos gentios.

2 Não clamará, não se exaltará,

nem fará ouvir a sua voz na praça.

3 A cana trilhada não quebrará,

nem apagará o pavio

que fumega;

com verdade trará justiça.

4 Não faltará,

nem será quebrantado,

até que ponha

na terra a justiça;

e as ilhas aguardarão

a sua lei.

5 Assim diz Deus, o Senhor,

que criou os céus,

e os estendeu, e espraiou a terra,

e a tudo quanto produz;

que a respiração ao povo

que nela está,

e o espírito aos que andam nela.

6 Eu, o Senhor,

te chamei em justiça,

e te tomarei pela mão,

e te guardarei,

e te darei por aliança

do povo,

e para luz dos gentios.

7 Para abrir os olhos dos cegos,

para tirar da prisão os presos,

e do cárcere os

que jazem em trevas.

8 Eu sou o Senhor;

este é o meu nome;

a minha glória, pois,

a outro não darei,

nem o meu louvor às imagens

de escultura.

9 Eis que as primeiras coisas se cumpriram,

e as novas eu vos anuncio,

e, antes

que venham à luz,

vo-las faço

ouvir.

Cântico de louvor pela salvação da nação

10 Cantai ao Senhor um cântico novo,

e o seu louvor desde a extremidade da terra;

vós os

que navegais

pelo mar,

e tudo quanto nele;

vós, ilhas,

e seus

habitantes.

11 Alcem a voz o deserto

e as suas cidades, com as aldeias

que Quedar habita;

exultem os que habitam nas rochas,

e clamem do cume dos montes.

12 Deem a glória ao Senhor,

e anunciem o seu louvor

nas ilhas.

13 O Senhor sairá

como poderoso,

como homem de guerra despertará o zelo;

clamará,

e fará grande ruído,

e prevalecerá

contra seus inimigos.

14 Por muito tempo me calei;

estive em silêncio,

e me contive;

mas agora darei gritos

como a que está de parto,

e a todos os assolarei

e juntamente devorarei.

15 Os montes e outeiros tornarei

em deserto,

e toda a sua erva farei secar,

e tornarei os rios em ilhas,

e as lagoas secarei.

16 E guiarei os cegos

pelo caminho que nunca conheceram,

lhes farei caminhar

pelas veredas que não conheceram;

tornarei as trevas

em luz perante eles,

e as coisas tortas farei direitas. Estas coisas lhes farei,

e nunca

os desampararei.

17 Tornarão atrás

e confundir-se-ão

de vergonha os que confiam

em imagens de escultura,

e dizem às imagens

de fundição:

Vós sois nossos deuses.

Lamentação pela cegueira de Israel

18 Surdos, ouvi, e vós,

cegos, olhai, para

que possais ver.

19 Quem é cego,

senão o meu servo,

ou surdo

como o meu mensageiro,

a quem envio?

E quem é cego

como o que é perfeito,

e cego como o servo

do Senhor?

20 Tu vês muitas coisas,

mas não as guardas;

ainda

que tenhas os ouvidos abertos,

nada ouves.

21 O Senhor se agradava dele por amor

da sua justiça;

engrandeceu-o pela lei,

e o fez glorioso.

22 Mas este é um povo roubado

e saqueado;

todos estão enlaçados em cavernas,

e escondidos em cárceres;

são postos por presa,

e ninguém que os livre;

por despojo, e ninguém diz:

Restitui.

23 Quem entre vós

que ouça isto,

que atenda e ouça o

que de ser depois?

24 Quem entregou a Jacó por despojo,

e a Israel aos roubadores? Porventura

não foi o Senhor,

aquele contra quem pecamos,

e nos caminhos do qual

não queriam andar,

não dando ouvidos à sua lei?

25 Por isso derramou

sobre eles a indignação

da sua ira, e a força

da guerra,

e lhes pôs labaredas em redor;

porém nisso não atentaram;

e os queimou, mas

não puseram nisso o coração.

Almeida Corrigida Fiel | acf ©️ 1994, 1995, 2007, 2011 Sociedade Bíblica Trinitariana do Brasil (SBTB). Todos os direitos reservados. Texto bíblico utilizado com autorização. Saiba mais sobre a SBTB. A Missão da SBTB é: Uma cópia da Bíblia Fiel ®️ para cada pessoa. Ajude-nos a cumprir nossa Missão!

Veja também