1 Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis; Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris: Jen Mi estas, jen Mi estas. 2 Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo obstina, al tiuj, kiuj iras vojon malbonan, laŭ siaj intencoj; 3 al popolo, kiu konstante indignigas Min antaŭ Mia vizaĝo; al homoj, kiuj buĉas oferojn en ĝardenoj kaj incensas sur brikoj; 4 al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, manĝas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj; 5 kiuj diras: Iru for, ne alproksimiĝu al mi, ĉar mi estas pli sankta ol vi. Tiuj estas fumo por Mia nazo, fajro brulanta la tutan tagon. 6 Tio estas enskribita antaŭ Mi: Mi ne eksilentos, ĝis Mi repagos; kaj Mi repagos sur ilian bruston 7 viajn kulpojn kaj kune ankaŭ la kulpojn de viaj patroj, diras la Eternulo, kiuj incensis sur la montoj kaj ofendis Min sur la montetoj; kaj Mi remezuros al ili iliajn antaŭajn farojn sur ilian bruston.
8 Tiele diras la Eternulo: Kiel se en vinberaro troviĝas mosto, oni diras: Ne difektu ĝin, ĉar en ĝi estas beno, tiel Mi agos pro Miaj servantoj, ke Mi ne pereigu ĉiujn. 9 Kaj Mi elirigos el Jakob semon kaj el Jehuda heredanton de Miaj montoj, kaj heredos ilin Miaj elektitoj, kaj Miaj servantoj tie loĝos. 10 Kaj Ŝaron estos paŝtejo de ŝafoj, kaj la valo Aĥor kuŝejo de bovoj por Mia popolo, kiu serĉas Min. 11 Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, aranĝas tablon por la Feliĉo, kaj faras verŝon por la Destino — 12 vin Mi destinos por la glavo, kaj ĉiuj vi genuos por la buĉo, pro tio, ke Mi vokis kaj vi ne respondis, Mi parolis kaj vi ne aŭskultis, kaj vi faris malbonon antaŭ Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne plaĉis al Mi.
13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Miaj servantoj manĝos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos; Miaj servantoj ĝojos, kaj vi hontos; 14 Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito. 15 Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn servantojn Li nomos per alia nomo. 16 Kiu sin benos sur la tero, tiu benos sin per la Dio vera; kaj kiu ĵuros sur la tero, tiu ĵuros per la Dio vera; ĉar forgesitaj estos la antaŭaj suferoj kaj forkaŝiĝos antaŭ Miaj okuloj. 17 Ĉar jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron; kaj la antaŭaĵo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri ĝi. 18 Kaj vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam pri tio, kion Mi kreos; ĉar jen Mi kreos Jerusalemon por ĝojo kaj ĝian popolon por gajeco. 19 Kaj Mi ĝojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu aŭdos en ĝi voĉon de ploro, nek voĉon de plendo. 20 Ne plu estos tie infano aŭ maljunulo, kiu ne atingus la plenecon de siaj tagoj; ĉar junulo mortos en la aĝo de cent jaroj, kaj pekulo estos malbenata per aĝo centjara. 21 Ili konstruos domojn kaj loĝos en ili; ili plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn. 22 Ili ne konstruos, ke alia loĝu; ili ne plantos, ke alia manĝu; ĉar kiel la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj ĝis plena malnoviĝo. 23 Ili ne laboros vane kaj ne naskos por pereo; ĉar ili estos semo de benitoj de la Eternulo, kaj iliaj posteuloj kun ili. 24 Kaj estos tiel, ke antaŭ ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraŭ parolantaj, kaj Mi jam aŭdos. 25 Lupo kaj ŝafido paŝtiĝos kune, leono simile al bovo manĝos pajlon, kaj manĝaĵo de serpento estos polvo. Ili ne faros malbonon nek difekton sur Mia tuta sankta monto, diras la Eternulo.
Os rebeldes serão repelidos
1 Fui buscado dos que
não perguntavam por mim,
fui achado daqueles que
não me buscavam;
a uma nação que
não se chamava do meu nome eu disse:
Eis-me aqui.
Eis-me aqui.
2 Estendi as minhas mãos o dia todo a um povo rebelde,
que anda por caminho,
que não é bom,
após os
seus pensamentos;
3 Povo que de contínuo me irrita diante
da minha face,
sacrificando em jardins
e queimando incenso
sobre altares de tijolos;
4 Que habita entre as sepulturas,
e passa as noites junto aos lugares secretos;
come carne de porco
e tem caldo
de coisas abomináveis
nos seus
vasos;
5 Que dizem:
Fica onde estás,
e não te chegues a mim,
porque sou mais santo
do que tu. Estes são fumaça
no meu nariz,
um fogo
que arde todo o dia.
6 Eis que está escrito diante
de mim: não me calarei;
mas eu pagarei, sim,
pagarei no seu seio,
7 As vossas iniquidades,
e juntamente as iniquidades
de vossos pais,
diz o Senhor,
que queimaram incenso
nos montes,
e me afrontaram nos outeiros;
assim lhes tornarei a medir as suas obras antigas
no seu
seio.
O Senhor poupará os seus servos
8 Assim diz o Senhor:
Como quando se acha mosto num cacho
de uvas, dizem:
Não o desperdices,
pois há bênção nele,
assim farei por amor
de meus servos, que
não os destrua a todos,
9 E produzirei descendência a Jacó,
e a Judá um herdeiro
que possua os meus montes;
e os meus eleitos herdarão a terra
e os meus servos habitarão ali.
10 E Sarom servirá de curral
de rebanhos, e o vale
de Acor lugar de repouso
de gados, para o meu povo,
que me buscou.
11 Mas a vós,
os que vos apartais do Senhor,
os que vos esqueceis
do meu santo monte,
os que preparais uma mesa
para a Fortuna,
e que misturais a bebida
para o Destino.
12 Também vos destinareis
à espada,
e todos vos encurvareis à matança;
porquanto chamei,
e não respondestes;
falei, e não ouvistes;
mas fizestes o
que era mau aos meus olhos,
e escolhestes aquilo em
que não tinha prazer.
13 Portanto assim diz o Senhor Deus:
Eis que os meus servos comerão,
mas vós padecereis fome;
eis que os meus servos beberão,
porém vós tereis sede;
eis que os meus servos se alegrarão,
mas vós vos
envergonhareis;
14 Eis que os meus servos exultarão
pela alegria de coração,
mas vós gritareis pela tristeza
de coração; e uivareis
pelo quebrantamento de espírito.
15 E deixareis o vosso nome aos meus eleitos por maldição;
e o Senhor Deus vos matará;
e a seus
servos
chamará
por outro
nome.
16 Assim que aquele
que se bendisser na terra,
se bendirá no Deus da verdade;
e aquele que jurar na terra,
jurará pelo Deus da verdade;
porque já estão esquecidas as angústias passadas,
e estão escondidas
dos meus olhos.
Céus novos e terra nova
17 Porque, eis que eu crio novos céus
e nova terra;
e não haverá mais lembrança
das coisas passadas,
nem mais se recordarão.
18 Mas vós folgareis
e exultareis perpetuamente no
que eu crio; porque eis que crio
para Jerusalém uma alegria,
e para o seu povo gozo.
19 E exultarei em Jerusalém,
e me alegrarei no meu povo;
e nunca mais se ouvirá nela voz
de choro nem voz
de clamor.
20 Não haverá mais nela criança
de poucos dias,
nem velho que
não cumpra os seus dias;
porque o menino morrerá
de cem anos;
porém o pecador
de cem anos será amaldiçoado.
21 E edificarão casas,
e as habitarão;
e plantarão vinhas,
e comerão o seu fruto.
22 Não edificarão para
que outros habitem;
não plantarão para
que outros comam;
porque os dias do meu povo serão
como os dias da árvore,
e os meus eleitos gozarão
das obras
das suas mãos.
23 Não trabalharão em vão,
nem terão filhos
para a perturbação;
porque são a posteridade bendita
do Senhor,
e os seus descendentes estarão
com eles.
24 E será que antes
que clamem eu responderei;
estando eles ainda falando,
eu os ouvirei.
25 O lobo e o cordeiro se apascentarão juntos,
e o leão comerá palha
como o boi;
e pó será a comida da serpente.
Não farão mal nem dano algum
em todo o meu santo monte,
diz o Senhor.
Almeida Corrigida Fiel | acf ©️ 1994, 1995, 2007, 2011 Sociedade Bíblica Trinitariana do Brasil (SBTB). Todos os direitos reservados. Texto bíblico utilizado com autorização. Saiba mais sobre a SBTB. A Missão da SBTB é: Uma cópia da Bíblia Fiel ®️ para cada pessoa. Ajude-nos a cumprir nossa Missão!