1 Elihu parolis plue, kaj diris:

2 Ĉu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?

3 Ĉar vi diras:Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?

4 Mi respondos al vi, Kaj kune ankaŭ al viaj amikoj:

5 Rigardu la ĉielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi.

6 Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li?

7 Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aŭ kion Li prenas el via mano?

8 Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.

9 Pro multe da premado oni krias; Oni ĝemas pro la brako de potenculoj.

10 Sed oni ne diras:Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto,

11 Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la ĉielo?

12 Tie ili krias pri la fiereco de la malbonuloj, Sed Li ne respondas.

13 Tamen malvere estas, ke Dio ne aŭdas Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas.

14 Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen juĝo ĉe Li; Kaj vi atendu Lin.

15 Sed ĉar Li nun ne montras Sian koleron Kaj ne atentas la tro grandan malvirtecon,

16 Tial Ijob vante malfermis sian buŝon Kaj tre multe parolas malprudente.