1 Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko.

2 Aŭskultu atente en la bruo Lian voĉon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia buŝo.

3 Sub la tutan ĉielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.

4 Post ĝi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta voĉo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam aŭdiĝas Lia voĉo.

5 Mirinde tondras Dio per Sia voĉo; Li faras ion grandan, sed ne konatan.

6 Al la neĝo Li diras:Falu sur la teron; Ankaŭ al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.

7 Sur la manon de ĉiu homo Li metas sigelon, Por ke ĉiuj homoj sciu Lian faron.

8 La sovaĝa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia loĝejo.

9 El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.

10 De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo fariĝas kvazaŭ fandaĵo.

11 La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo disŝutas Lian lumon.

12 Li direktas ilin ĉirkaŭen, kien Li volas, Por ke ili plenumu ĉion, kion Li ordonas al ili, sur la tero:

13 Ĉu por puno de ia lando, Ĉu por favorkoraĵo Li ilin direktas.

14 Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio.

15 Ĉu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?

16 Ĉu vi komprenas, ĉe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado?

17 Kiamaniere viaj vestoj varmiĝas, Kiam la tero kvietiĝas de sude?

18 Ĉu vi povas etendi kun Li la ĉielon, Firman kiel fandita spegulo?

19 Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo.

20 Ĉu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos.

21 Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la ĉielo, Kiam la vento pasas kaj purigas ĝin.

22 De norde venas oro; Ĉirkaŭ Dio estas terura brilo.

23 La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.

24 Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la saĝuloj.