12 La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,
13 nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu buĉis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon,
14 kaj li enpuŝadis ĝin en la lavujon aŭ en la kaldronon aŭ en la poton aŭ en la kaserolon, kaj ĉion, kion trafis la forko, prenadis la pastro. Tiel ili agadis kun ĉiuj Izraelidoj, kiuj venadis tien en Ŝilon.
15 Eĉ antaŭ la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero:Donu viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur krudan.
16 Se la homo diris al li:Antaŭe oni oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li diradis:Donu tuj, alie mi prenos per forto.
17 La peko de la knaboj estis tre granda antaŭ la Eternulo, ĉar la homoj malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.
12 以利的两个儿子是无赖, 不尊重耶和华,
13 也不理会当时祭司待人民的规矩。有人献祭, 在煮肉的时候, 祭司的仆人就来, 手里拿着三齿的叉,
14 把叉子插入煎盘里, 或鼎里, 或釜里, 或锅里, 叉子插上来的, 祭司都拿去。所有到示罗来的以色列人, 祭司都是这样待他们。
15 还有, 在焚烧脂油以前, 祭司的仆人就来, 对献祭的人说: "把祭肉交给祭司烧烤吧, 因为他不会向你要煮过的肉, 单要生的。"
16 如果那人对仆人说: "必须先把脂油焚烧了, 然后你才可以随意去拿。"他就说: "不可以, 你现在就要给我, 否则我就抢去。"
17 这样, 那两个青年人在耶和华面前所犯的罪很大, 因为他们藐视献给耶和华的祭物。