1 Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de preĝado, la naŭa.
2 Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis ĉiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon;
3 tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon.
4 Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris:Rigardu nin.
5 Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili.
6 Kaj Petro diris:Nek arĝentaĵon nek oraĵon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru.
7 Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortiĝis.
8 Kaj li suprensalte stariĝis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj laŭdante Dion.
9 Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj laŭdantan Dion;
10 kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili pleniĝis de mirego kaj konfuziĝo pri tio, kio okazis al li.
1 在下午三点祷告的时辰, 彼得和约翰上圣殿去。
2 有一个生来瘸腿的人被人抬来。他们天天把他放在那名叫美门的殿门口, 让他好向进殿的人讨饭。
3 他看见彼得和约翰将要进殿, 就向他们讨饭。
4 彼得和约翰定睛看着他, 彼得说: "你看我们! "
5 那人就留意看着他们, 希望从他们得些什么。
6 彼得却说: "金银我都没有, 只把我有的给你: 我奉拿撒勒人耶稣基督的名, 吩咐你行走! "
7 于是拉着他的右手, 扶他起来; 他的脚和踝骨立刻强壮有力,
8 他一跳就站了起来, 并且行走。他连走带跳, 赞美 神, 同他们进入殿中。
9 群众看见他一边走一边赞美 神;
10 他们一认出他就是那平时坐在圣殿美门口讨饭的, 就因所经历的事, 满心希奇, 惊讶不已。