11 Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris:Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?

12 Por kio la Egiptoj diru:Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraŭ Via popolo.

13 Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris:Mi multigos vian semon kiel la steloj de la ĉielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos ĝin eterne.

14 Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.

11 摩西就恳求耶和华他的 神施恩, 说: "耶和华啊, 你为什么向你的人民发烈怒呢?这人民是你用大能和全能的手从埃及地领出来的。

12 为什么让埃及人议论, 说: ‘把他们领出来是出于恶意的, 要在山上杀死他们, 在地上消灭他们’呢?求你回心转意, 不发烈怒; 求你改变初衷, 不降祸给你的人民。

13 求你记念你的仆人亚伯拉罕、以撒、雅各; 你曾经指着自己向他们起誓, 说: ‘我必使你的后裔增多, 好像天上的星一样; 我必把我应许的这全地赐给你的后裔, 他们必永远承受这地作产业。’"

14 于是, 耶和华改变初衷, 不把他所说的祸降在他的人民身上。