Pular para o conteúdo
Publicidade

Salmos 123

CNVS

Kanto de suprenirado.

1 Al Vi mi levas miajn okulojn,

Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo!

2 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj,

Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,

Ĝis Li korfavoros nin.

3 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin;

Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

4 Tute pleniĝis nia animo

De la insultado de arogantuloj,

De la malhonorado de fieruloj.

原文作"往上行之歌"1

本节在《马索拉文本》包括细字标题

2

的 

3

4

Veja também