7 Kaj Jozef enkondukis sian patron Jakob kaj starigis lin antaŭ Faraono; kaj Jakob benis Faraonon.

8 Faraono diris al Jakob: Kian aĝon vi havas?

9 Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.

10 Kaj Jakob benis Faraonon kaj foriris de Faraono.

11 Kaj Jozef enloĝigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al ili posedaĵon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel Faraono ordonis.

12 Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laŭ la nombro de la infanoj.

7 约瑟把他父亲雅各带到法老面前, 雅各就给法老祝福。

8 法老问雅各: "你有多大年纪了?"

9 雅各回答法老: "我寄居在世的年日是一百三十岁。我一生的年日又少又苦, 不及我祖先寄居在世的年日。"

10 雅各又给法老祝福, 然后离开法老出去了。

11 约瑟照着法老的吩咐安置他的父亲和兄弟们, 把兰塞地, 就是埃及地最好的地方, 给他们作产业。

12 约瑟照着孩子的数目, 用粮食供养他的父亲、兄弟们, 以及父亲的家人。