Publicidade

Salmos 101

1 Psalmo de David. Bonecon kaj justecon mi prikantos; Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.2 Mi penas iri prudente la vojon de pieco; Kiam Vi venos al mi? Mi iras kun pura koro interne de mia domo.3 Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon; Mi malamas farojn de malfideleco, Ili ne aliĝas al mi.4 Koro perversa foriĝu de mi; Malbonon mi ne volas koni.5 Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos; Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.6 Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi; Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.7 Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite; Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj.8 Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando, Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.

Veja também

Publicidade