1 Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.

2 Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.

3 Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.

4 En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.

5 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.

6 Ĉar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.

7 Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.

8 Senŝanceliĝa estas lia koro; Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.

9 Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altiĝos en honoro.

10 La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. La deziro de malvirtuloj pereos.