1 Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.2 Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.3 Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.4 En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.5 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.6 Ĉar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.7 Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.8 Senŝanceliĝa estas lia koro; Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.9 Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altiĝos en honoro.10 La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. La deziro de malvirtuloj pereos.
Publicidade
Salmos 112
Veja também
Publicidade
Salmos
123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150
Ver todos os capítulos de Salmos