1 Verko de David. Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.2 Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.3 Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.4 Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.5 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.6 Loto agrabla trafis min, Ĉarma estas mia heredo.7 Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.8 Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.9 Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; Eĉ mia karno ripozas senzorge.10 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.
Publicidade
Salmos 16
Veja também
Publicidade
Salmos
123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150
Ver todos os capítulos de Salmos