1 Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.

2 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.

3 Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.

4 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon.

5 Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego.

6 Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: Mi neniam falos.

7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.

8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi preĝis:

9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?

10 Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi.

11 Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo,

12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.