1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David. Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.2 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? Sela.3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.4 Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.5 Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon.6 Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!7 Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.8 Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.
Publicidade
Salmos 4
Veja também
Publicidade
Salmos
123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150
Ver todos os capítulos de Salmos